bonvenon · indekso · kategorio premioj portalejo · redaktoj · helpo  
legindaj kaj elstaraj artikoloj
Mallongigo:
VP:EA
Vidu la 171 elstarajn artikolojn laŭ alfabeto
Geografio
Historio
Socio
Arto kaj kulturo
Religio kaj mitologio
Sporto kaj ludoj
Tekniko
Scienco


Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

La elstaraj artikoloj estas la plej informplenaj kaj bonstilaj artikoloj de la esperantlingva Vikipedio. Ekzistas striktaj kriterioj por elstaraj artikoloj. Legu ankaŭ Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj.

Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 108 987 artikoloj de nia enciklopedio, nur 171 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0,16%.

Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.

Elstaraj artikoloj estas bonaj kandidatoj por la artikolo de la semajno, kiu aperas sur la ĉefpaĝo.

Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitaj tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.


Novaj elstaraj artikoloj

Fasado de la tombo

La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem".

La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko. Legu pli...

John F. Kennedy kun la edzino Jacqueline (dekstre) kaj teksasa guberniestro John Connally kun la edzino Nellie mallongtempe antaŭ la atenco.

La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon.

Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBICIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo. Legu pli...

Ŝtatoj: Ĉeĥio - Ĉeĥoslovakio - Eritreo - Francio - Kanado - Kolombio - Sud-Afriko

Regionoj: Bohemio - Goao - Guanĝi - Kantabrio - Karpata Rutenio - Luzacio - Moravio

Urboj: Antverpeno - Bjalistoko - Bratislavo - Budapeŝto - Fortalezo - Gento - Jalto - Kalgario - Nov-Orleano - Parizo

Urbetoj: Levens - Šilheřovice

Naturo: Vercors (montomasivo)

Prahistorio kaj arkeologio: Arkeologio - Çatal Höyük

Antikvo: Antikva epoko - Biblioteko de Aleksandrio - Imperiestraj Forumoj - Mumio

Mezepoko: Inkaa imperio - Jerusalema reĝlando - Krucmilitoj - Marko Polo

Moderna epoko: Granda Nordia Milito - Granda incendio de Londono - Lisbona tertremo en 1755 - Ludoviko la 14-a - Marie-Antoinette - Charlotte Stuart - Tokugawa Ieyasu

19-a jarcento: Batalo de Waterloo

20-a jarcento: Kemal Atatürk - Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy - Batalo ĉe Suomussalmi - Edvard Beneš - Berlina muro - Barthélemy Boganda - Klement Gottwald - Hispana Enlanda Milito - Emil Hácha - Václav Havel - Gustáv Husák - Komfortulinoj - Koncentrejo Mauthausen-Gusen - Carl Gustaf Emil Mannerheim - Tomáš Garrigue Masaryk - Puĉo de la Sankta Silvestro - Ludvík Svoboda - Unua mondmilito

Regione: Franca Teksaso - Historio de Brazilo - Historio de Slovakio - Historio de Unuiĝinta Reĝlando

Politiko: Anarkiismo - Cionismo - Naciismo

Etnoj kaj demografio: Asmatoj - Danioj - Sveda elmigrado al Usono

Lingvoj: Eŭska lingvo

Esperanto: Antoni Grabowski - Charles Lemaire - Monato - Frederic Pujulà i Vallès - L. L. Zamenhof

Sociologio: Homa komunumo - Rito

Edukado: Valdorfa lernejo - Valdorfa pedagogio

Aliaj: D. B. Cooper - Henri Grouès - Infanlaboro - Kolombopoŝto - Necesejoj en Japanio - Nutrotabuo

Literaturo: Aradia - Pío Baroja - La generalo en sia labirinto - Historia Naturalis Brasiliae - Krimo kaj puno - Oroonoko - Patro Goriot - Arthur Rimbaud - Pavel Jozef Šafárik - Sagao de Hrafnkell - Voynich-manuskripto - Mary Wollstonecraft

Pentrarto kaj skulpturo: Henri de Toulouse-Lautrec - Rinocero de Dürer - Diego Velázquez - Leonardo da Vinci - John Michael Wright

Muziko: Ludwig van Beethoven - Bekfluto - Figurita baso - Historiema koncertado - Historio de ventra danco - Klasika epoko - Marilyn Manson (grupo) - Mezepoka muziko - Orgenfajfilo - Orgeno

Kino: The Cat and the Canary (1927) - Der Schatz im Silbersee - Johnny Depp

Arkitekturo: Budhoj el Bamjan - Islama arkitekturo - Monumento de Libereco (Rigo) - Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a - Vilao Hügel

Religio: Arkeo de Noa - Babismo - Bahaa kredo - Borobuduro - Tenzin Gyatso - Historio de kristanismo - Monto Sankta Mikaelo - Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) - Rastafaria movado - Siddhartha Gautama

Mitologio: Atlantido - Reĝo Arturo

Filozofio: Aŭrorurbo - Ekzisto

Sportoj: Aikido - Arta sketado - Basbalo

Ludoj: Kio? Kie? Kiam? - Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) - Ŝako - Vajango

Aliaj hobioj: Birdumo - Ĉasado

Historio de tankoj - Saŭno - Spektoradego - Tanko - Titanic

Astronomio: Galaksio - NASA - Projekto Apollo

Bestoj: Delfenoj - Hejma kato - Narvalo - Rano - Rekordoj de mamuloj - Tiranosaŭro

Biologio: Bonsajo - Ekologia premsigno - Kromatoforo - Menstruo

Geologio: Geologia temposkalo - Vulkano

Kemio: Diamanto

Matematiko: Matematika pruvo - Nombro Pi - Polusa koordinata sistemo

Sciencistoj: William Speirs Bruce

Elŝutita el "index.php?wiki=Vikipedio:Elstaraj_artikoloj"