Elstaraj kaj legindaj artikoloj:

Artikolo de la semajno estas legindaelstara artikolo, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Ĉiusemajne ni elektas novan artikolon de la semajno. Sube vi trovos liston de pasintaj artikoloj de la semajno, kaj vi mem povas proponi estontajn.

Proponu nur artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn por legindaj artikoloj. Se elektiĝas artikolo kiu ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, ĝi estu listigita.

La proponojn oni povas subteni aŭ kontraŭi per aldono de sia vikipediista nomo post "subtenas" aŭ "kontraŭas". Ĉiusemajne la plej subtenata propono estos metita sur la ĉefpaĝon. Por tio oni redaktu specialan ŝablonon "Artikolo de la semajno".

Se estas iu paĝo, kiu jam bonas, sed kiu ankoraŭ bezonas iom da plibonigo antaŭ ol iĝi artikolo de la semajno, listigu ĝin sub "Plibonigindaj proponoj".

La gajnanto ĉiam estos elektita sabate matene.

Enhavo

[redakti] Listo de ĝisnunaj artikoloj de la semajno

Por vidi la artikolojn de la pasintaj semajnoj, aŭ por kontroli aldononte kandidaton ĉi tien, ĉu tiu jam ne estis artikolo de iu de la pasintaj semajnoj, vidu la arkivon.


[redakti] Ŝablono pri atentigo de elstareco

Bonvolu enmeti la ŝablonon {{ADLS}} en la proponitajn artikolojn. Ĝi aspektas jene:
Tiu ĉi artikolo estas proponita kiel Artikolo de la semajno. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forviŝi tiun ĉi ŝablonon el la artikolo. Dankas Esperanto-vikipediistoj.


[redakti] Proponoj

[redakti] Jerusalemo

Proponita de -- Yekrats 23:50, 23. Nov 2008 (UTC)

[redakti] Bochum

Proponita de --89.246.213.22 11:06, 18. Nov 2008 (UTC)

Por: --Longharulo 20:24, 24. Nov 2008 (UTC)
Kontraŭ: --Esperantst 07:07, 30. Nov 2008 (UTC)
Mi provos iom korekti la artikolon dum la venonta semajno, tiel ke ĝi poste ADLS-iĝu. Thomas Guibal 08:26, 30. Nov 2008 (UTC)
Mi jam poluradis la artikolon ĝis la sekcio "Religio", sed la laboro estas giganta. Mi ankoraŭ bezonos unu semajnon por finpretigi la tekston... Thomas Guibal 10:11, 6. Dec 2008 (UTC)

[redakti] Plibonigindaj proponoj

Multaj legindaj artikoloj preskaŭ pretas por esti kandidatigitaj por artikolo de la semajno, sed mankas al ili ankoraŭ iom da plibonigo kaj pliampleksigo. Vi estas bonvenata plibonigi ilin kaj post kiam ili aspektos jam sufiĉe bone, kandidatigi ilin por artikolo de la semajno.

[redakti] Vidu ankaŭ

Elŝutita el "index.php?wiki=Vikipedio:Artikolo_de_la_semajno"